Tradukita C

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Ĉu io estas malĝusta en ĉi tiu titolo? Ĉu la teksto ne vortiĝu jene: Kompilita C ? Ĉi tio estas la unua miskompreno: Ĉi tie en ĉi tiu ellaboraĵo la programlingvo C ne nur per komputoroj, sed ankaŭ per homoj kompreniĝu. Iam kaj iam ekzistas programoj, kioj komencas kun la sekvontaj vortoj: La kodo en ĉi tiu dosiero neniel estu legebla al homoj. La problemo tekstas: Kiel la ĝustigo estu tempo- kaj kosto-favora sen kompreno per la homoj uzantaj?

La intenco ĉe La programolingvo C de Kernigen kaj Ritĉi konsistas en skribi programojn, kiojn preskaŭ ĉiu maŝino povas kompreni. Programo ne tro multe variiĝu, se la maŝino ŝanĝiĝas. Normale ĉi tiuj ŝanĝoj plenumiĝas per opcioj de la kompilero kaj bindilo. Kiam io forgesiĝis ĉe tiaj programoj, tiam helpas koresponda uzo de #difinu. Tial la malnovaj normoj klarigas, kio estas karakterizebla kiel C kodado kaj kio ne.

Ĉi tiu ellaboraĵo nun havas la pluan intencon skribi programojn, kiojn ankaŭ preskaŭ ĉiu homo povas kompreni. Ĉar ekzistas multaj kulturaj lingvoj sur la tero, tio signifas, ke programoj estas skribendaj, kioj facile estas tradukeblaj en ĉiun kulturan lingvon kaj ĝian litertipon.

Ekde la komenco, la programlingvo C havas la eblecon traduki ĉiun ordonon per la uzo de #difinu. La antaŭtraktilaj ordonoj estas tradukeblaj en aliajn lingvojn kaj litertipojn per mema antaŭtraktilo, ebleco havanta ankaŭ la pli malnovaj kompileroj.

Kiun uzon havas ĉi tiu sensenca ŝarĝo de la antaŭtraktilo ? –

Kiam la tradukoj okazas kune kaj konserviĝas esti ŝanĝeblaj per ĉiu, tiam tiel bonaj solvoj por ĉiu lingvo kaj litertipo troviĝos, kioj ankaŭ estas uzeblaj por traduki aŭtomate la programojn de kolegoj en la meman lingvon – krom la komentoj kaj ĉiuj specifaj nocioj de la kolegoj, kioj plue necesigas la uzon de vortaro.

Kopirajto (sekvonta kontribuo) Enhavo Reen al la informatiko
English Version Polska oprawa Deutsche Fassung