Prefaco

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Ĉu estas sencoplena doni plie kontribuon al la informatiko minimume 25 jaroj tro malfrue? La respondo al ĉi tiu demando rezultas per la multaj ŝanĝoj, kioj komencis per la enkonduko de Vindozo 95 kaj laste per la forigo de la malnovaj DOS programoj sur novaj komputoroj gvidas al agodevon:

  1. La 16-bitaj procesoroj anstataŭiĝis per 32-bitaj kaj 64-bitaj procesoroj.
  2. La literokodado de teksto plivastiĝis de 8 bitoj al 16 kaj pli bitoj.
  3. La operaciumo ekde tiam bezonas grafikokarton kaj ŝaltas en la grafikan reĝimon jam dume la komencofariĝo.
  4. De C fariĝis C++, C# kaj aliaj por ekspansio de la programantaj eblecoj. Por multaj programantoj okazis la impreso, ke per pura C nenia Vindoza programado estus ebla.
  5. La longeco de la dosieronomoj pligrandiĝis.
Tiaj ŝanĝoj normale kompensiĝas per adekvataj vokoparametroj por la kompileroj, por ke la neŝanĝita programoteksto funkcias sen ĝeno ĉe ĉiuj pliaj platformoj. La historio ĉi-kaze okazis alie, ĉe kio nun nur la ecoj de Borland C++ 5.02 estas listataj, – la leganto mem kompletigu koncerne aliaj kompileroj:
  1. Por ŝalti el 16-bitaj procesoroj al 32- kaj 64-bita arkitekturo fakte ekzistas taŭgaj vokoparametroj de la laŭaj kopileroj.
  2. Por plivastigi la literokodadon tiaj ŝaltiloj ĝis nun mankas, pli vere la interesata programanto konfrontiĝas kun simile tekstantaj ordononomoj, kioj finfine faras tion en 16 kaj pli bitoj, kio sub DOS funkciis kun 7 aŭ 8 bitoj.
  3. La ordonoj por la grafika stirado tekstas entute alie ol sub DOS. Ankaŭ tio ne estus necesa.
  4. Kiu mastras C++, tiu povas kompletigi mem ĉiun bezonaton. Sed montras, ke eĉ spertaj programantoj de C++ ĝis nun timas komuti siajn programojn al plivastigitaj literokodadoj. La programoj de Microsoft ŝajnas esti la unuaj, kioj sukcese laboras kun la plivastigitaj literokodadoj sen problemoj, – tio ne devas resti tiel.
  5. Ĉe la ekspansio de la longeco de la dosieronomoj ĝis nun preskaŭ neniu puŝis sin. Nur ĉe precipe longaj dosieronomoj rezultas problemoj dume la transigo el Vindozo al Linukso.

La posta aranĝo de ŝaltiloj por kompileroj en C ne estas problemo. Ĉi-foje ja mema tradukoprogramo estas antaŭiĝenda, ĉar la neŝanĝita kompilero ne memstare eltrovas, ĉu la programoteksto konstruiĝis en 7, 8, 16 aŭ pli bitoj por la literokodado. Kun tio la diversaj literokodadoj estas tre klaraj, ke la skriboprogramoj sub Vindozo kaj Linukso povas kaj ekkoni la samajn kaj ĝuste prezenti ilin.

Tial la demando okazas, kial ĉi tiuj eblecoj ne fine estas uzataj eĉ por programi. Al tio ĉi tiu publikaĵo faciligu minimume la komencon.

Enhavo (sekvonta kontribuo) Kopirajto (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung