tlib.exe

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Programo por ŝanĝi bibliotekojn, kio ankaŭ listigas la funkcionomojn enhavantajn en ekzistanta biblioteko.

Kompletita traduko de Borland C++ 5 en aliajn lingvojn minimume estu trovinta taŭgan nocion por ĉio el ĉi tiuj funkcionomoj. Ĉe estontaj iloj de ĉi tiu speco ŝaltilo estus esenca, kio ankaŭ listigas ĉiujn funkcioparametrojn laŭ la ANSI normo kaj per tio faciligas la propran konstruon de kompreneblaj kapodosieroj, plej bone tuj ankaŭ por funkcionomoj kun plivastigitaj literokodadoj (8, 16 kaj pli da bitoj).

La eblaj agordoparametroj per voko (sen argumentoj) de:

tlib.exe
troviĝas, ĉe kio la Esperanta traduko de la respondo estas jene:
tlib 4.00 kopirajto © 1987, 1997 Borland Internacia
Voko: tlib bibliotekonomo [/C] [/E] [/P] [/0] ordonoj, listigodosiero
bibliotekonomo serĉadopado de la bibliotekodosiero
ordonoj plenumenda ordonosekvo (kiam bezonata)
listigodosiero dosieronomo por la listigodosiero (kiam bezonata)

Ordono havas la formon: <operacio>modulonomo, per kio <operacio> povas esti:
+ aldonu modulonomon al la biblioteko
- forigu modulonomon el la biblioteko
* eltiru sen forigo modulonomon
-+ aŭ +- anstataŭu modulonomon en la bibliotekon
-* aŭ *- eltiru kaj forigu modulonomon
/C distingu inter majuskla kaj minuskla skribo
/E produktu plivastigitan bibliotekodosierujon
/Pgrandeco metu dosieropaĝograndecon al grandeco
/0 forigu komentodatenaron

Por adhero al la dosiero "dosieroserĉadopado" bonvolu enigi @dosieroserĉadopado.
Uzu '&' je la liniofino por daŭrigi en la sekvonta linio.

Ĉu en la kadro de traduko de ĉi tiu programo en aliajn lingvojn ankaŭ ĉiuj literoj por la opcioj estas kune tradukenda, povas diskutiĝi.

La sekvontaj vokoj produktas listigodosieron cw32mt.lst, kio listigas la enhavon de la biblioteko cw32mt.lib sen ŝanĝo de la originalo:

md \Borland\BC5\Lib\List
copy \Borland\BC5\Lib\cw32mt.lib \Borland\BC5\Lib\List
tlib.exe \Borland\BC5\Lib\List\cw32mt.lib /E ,\Borland\BC5\Lib\List\cw32mt.lst

grep.com (sekvonta kontribuo) Enhavo cpp32.exe (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung