La precipa problemo

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

La unua problemo ĉe la komenco estas jene: Kiel programo fariĝas plenumebla?

Efektive ekzistas kelkaj eblecoj por lanĉi C-programon sub Vindozo:

  1. La kutima funkcio main (precipa_funkcio), kiel jam konata de Kernigen kaj Ritĉi, [1988KR];
  2. la nova funkcio wmain (vasta_precipa_funkcio), por funkcii kun Unikodaj literoj en la argumentoj;
  3. la nova Vindoza funkcio WinMain (Vindoza_precipa_funkcio), sen aŭtomata ĵokero-ebleco *.*;
  4. la nova Vindoza funkcio wWinMain (vasta_Vindoza_precipa_funkcio), sen dokumentado, sen aŭtomata ĵokero-ebleco *.*, sed plenumebla kun Unikodaj literoj en la argumentoj.
La du unuaj funkcioj komencas kun tekstofenestro, dume la du lastaj funkcioj komencas kun nova grafikofenestro anstataŭ tekstofenestro.

Ĉi tio signifas por la praktiko:

  1. Kiam vi volas uzi en la tekstoreĝimo nur 256 literojn de via kodopaĝo, tiam plue uzu main (precipa_funkcio).
  2. Kiam vi volas uzi en la tekstoreĝimo ĉiujn 65536 Unikodajn literojn, tiam uzu wmain (vasta_precipa_funkcio).
  3. Kiam vi volas uzi en la grafikoreĝimo nur 256 literojn de via kodopaĝo, tiam uzu WinMain (Vindoza_precipa_funkcio).
  4. Kiam vi volas uzi en la grafikoreĝimo ĉiujn 65536 Unikodajn literojn, tiam uzu wWinMain (vasta_Vindoza_precipa_funkcio).
Por ĉiu el ĉi tiuj eblecoj la ĝustaj agordoj estas menciendaj korekte por la bindilo en la apartena muntodosiero. Ĉi tiu neceso estas solvebla per propraj programoj, kioj ekzemple fontodosieron kun literoj el 8 bitoj komencas kun main (precipa_funkcio) aŭ WinMain (Vindoza_precipa_funkcio), dume fontodosiero kun Unikodaj literoj direktas al wmain (vasta_precipa_funkcio) aŭ wWinMain (vasta_Vindoza_precipa_funkcio).

Post la programolanĉo la komencofenestro estas fermebla per la programo kaj anstataŭebla per grafika aŭ teksta fenesto. Ankaŭ programoj estas eblaj, kioj nur prilaboras dosieron kaŝite.

La unua C-programo (sekvonta kontribuo) Enhavo impdef.exe (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung