ilink32.exe

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

La esenca bindilo, jen la versio por 32-bitaj arkitekturoj, kio kompletigas la programon en plenumeblan formon.

La eblaj agordoparametroj per voko (sen argumentoj) de:

ilink32.exe
troviĝas, ĉe kio la Esperanta traduko de la respondo estas jene:
Turbo kreskobindilo versio 1.0 kopirajto © 1997 Borland Internacia
Voko: ilink32 objektodosieroj, plenumebla dosiero, bindiloraportodosiero, bibliotekodosieroj, difinodosieroj, ĉirkaŭejodosieroj
@xxxx signifas konfigurodosieron xxxx
-m raporto kun publikaĵo -x nenia bindiloraporto
-s detala segmentadoraporto -L donu bibliotekoserĉadopadojn
-M raporto kun ellasitaj nomoj -j donu objektoserĉadopadojn
-t vidigu finiĝotempon -v ebligu kompletan eraroserĉadon
-Enn plej granda erarokvanto
-B:xxxx donu bildan bazoadreson -Hc:xxxx minimuma grandeco de la dinamika storo
-wxxx prigardu avertojn -S:xxxx donu reservograndecon de la staplostoko
-Txx donu eldonodosierospecon -Sc:xxxx donu minimuman grandecon de la staplostoko
-Tpx = programospeco -Af:nnnn donu dosieroaranĝon
(x: e=exe, d=dll) -Ao:nnnn donu objektoaranĝon
-ax donu aplikospecon -C forigu staton antaŭ bindo
-ap tekstofenestroapliko -Vd.d donu Vindozan version
-aa grafikaĵofenestroapliko

Ĉu en la kadro de traduko de ĉi tiu programo en aliajn lingvojn ankaŭ ĉiuj literoj por la opcioj estas kune tradukenda, povas diskutiĝi.

La sekvonta voko bindas plenumeblan tekstofenestroprogramon kun ĵokeroebleco '*' por Unikodaj parametroj:

ilink32.exe -ap -v -LD:\Borland\BC5\Lib c0x32w wmain.obj wildargs.obj,wmain.exe,,cw32mt.lib import32.lib,,

wildargs.obj (sekvonta kontribuo) Enhavo bcc32.exe (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung