make.exe

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Ilo por organizi ankaŭ komplikajn programogenezojn sekure kaj transparente por ĉiuj partoprenantaj programistoj. Enhave ĝi estas plivastigita skriptotransformo, do ne nur por konstrui programojn. Longtempe tia programo estu ebla transformi ankaŭ dosieronomojn en Unikodaj kodadoj.

La eblaj agordoparametroj per voko (kun argumento -?) de:

make.exe -?
troviĝas, ĉe kio la Esperanta traduko de la respondo estas jene:
make versio 5.0 kopirajto © 1987, 1997 Borland Internacia
Voko: make [opcioj ...] celo[j]
-B produktu ĉiujn celojn sendepende de la datodependecoj
-Dmallongigo[=teksto] difinu makroo-mallongigon (kiel teksto)
-Idosierujo nomigu inkludodosierujon
-K konservu (ne forigu) la helpodosierojn produktitajn de make
-N plibonigu la konkordon de make kun nmake
-Wdosieronomo skribu make-on sur dosieronomo kaj aktualigu ĉiujn netekstajn opciojn
-Umallongigo forigu makroo-mallongigon
-fdosieronomo uzu dosieronomon kiel plenumenda dosiero (muntodosiero)
-a plenumu aŭtomatajn dependecojn por binditaj dosieroj
-c kaŝu informojn de la aŭtomataj dependecoj
-e ignoru denovan difinon de makroo-mallongigoj de la ĉirkaŭejaj variabloj
-i ignoru erarojn, kioj liveriĝas de ordonoj
-l ebligu la uzon de longaj ordonolinioj
-m montru la dato- kaj horostampon de ĉiu dosiero
-n eligu ordonojn sen plenumi ilin
-p montru ĉiujn makroo-mallongigajn difinojn kaj implicitajn regulojn
-q liveru nulon, se la celo estas aktuala, kaj aliekaze neegalan nulon (por uzo en staploskriptodosieroj)
-r ignoru la difinitajn regulojn kaj makroo-mallongigojn en enmuntita.mak (builtins.mak)
-s kviete, eligu neniajn ordonojn antaŭ ilia plenumado
-? aŭ -h eligu ĉi tiun mesaĝon
Opcioj, kioj estas markitaj kun '+', estas enŝaltitaj kiel defaŭltoj. Por elŝalti de defaŭlta opcio '-' estas sekvonta, ekzemple: -a-

Ĉu en la kadro de traduko de ĉi tiu programo en aliajn lingvojn ankaŭ ĉiuj literoj por la opcioj estas kune tradukenda, povas diskutiĝi.

La sekvonta voko produktas plenumeblan programon laŭ la ordonoj en la dosiero main.make komplete tute subite:

make.exe -B -fmain.make

Koncerne la konstruo de per make prilaborataj muntodosieroj sekvos dume la plian paso ekzemploj al la detalaj programoj.

td32.exe (sekvonta kontribuo) Enhavo wildargs.obj (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung