td32.exe

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

La grava Turbo eraroserĉilo (debugger) por serĉi erarojn en programoj kaj teknikaj ŝaltaroj, do por rapide kaj sekure trovi eble plej multajn programoerarojn. Plivastigo al fontotekstoj en Unikodaj kodadoj rekomendiĝas por estontaj iloj de ĉi tiu speco.

La eblaj agordoparametroj per voko (kun argumento -?) de:

td32.exe -?
troviĝas, ĉe kio la Esperanta traduko de la respondo estas jene:
Turbo eraroserĉilo 32-bita versio 5.0 kopirajto © 1988, 1997 Borland Internacia

Voko: td32 [opcioj] [programo [argumentoj]] -x- = elŝaltu opcion x

-as<#>, -ar<#> (nur Vindozo NT) adheru al la plenumanta procezo: s = ekhaltu, r = plenumu, # = procezo-identigonombro
-ae<#> (nur Vindozo NT) eventotraktado post ĉesigo, dekuma evento-aliro = #
-c<dosiero> uzu agordodosieron <dosiero>
-h, -? montru ĉi tiun helpotekston
-ji, -jn, -jp, -ju regeneru staton: i = ignoru malnovan, n = nenian , p = eligu malnovan, u = uzu malnovan
-l lanĉu asembilon
-p uzu muson
-sc ne distingu inter majuskla aŭ minuskla skribo
-sd<nomo> dosierujo <nomo> por fontodosieroj
-t<nomo> komencu kun aktuala dosierujo <nomo>
-vd<nomo> (nur DOS) uzu dinamikan referencobibliotekon (DLL) <nomo> por ŝanĝi la videoreĝimon

Ĉu en la kadro de traduko de ĉi tiu programo en aliajn lingvojn ankaŭ ĉiuj literoj por la opcioj estas kune tradukenda, povas diskutiĝi.

La sekvonta voko ebligas detalan eraroserĉadon de jam plenumebla programo, se ĝiaj produktodosierojn estas preparitaj por la eraroserĉado kaj ne jam forigitaj:

td32.exe -p wmain.exe ‼ordono‼.txt *.c

Jen la lastaj argumentoj estas la vokoparametroj por la programo wmain.exe.

En la nuna momento rekomendiĝas komenci la Turbo eraroserĉilo (debugger) per propra staploskripto, kio enhavas daŭre la opcion -p kaj metas ĝian tiparon kiel rastrumoskribo (8 x 12) pro fari la eraroserĉadon (debugging) en 8-bita Askia tiparo.

La Turbo eraroserĉilo ne bezonas al la liveraĵo de la intertempe senkosta Borland compilero 5.5. La Turbo eraroserĉilo 5.5 ankoraŭ estas ekstraktebla senkoste ĉe:

bcw.exe (sekvonta kontribuo) Enhavo make.exe (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung