Anstataŭo de la ekrano

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Konsidere al ne jam tute kompletita listo de ĉiuj Unikodaj literoj por la ekrana eldono ekzistas bonvena anstataŭo: la protokola dosiero.

En C la enigo per klavaro aŭ la eldono al la ekrano plenumiĝas kiel legandaj kaj skribandaj operacioj de laŭaj dosieroj. Per tio ĉi tie anstataŭe povas ankaŭ skribiĝi en dosieron, kies hodiaŭa Unikoda kompostaĵo kompare de Vindozo 95 klare plivastiĝis.

Ekzistas minimume tri diversaj Unikodaj kodadoj jam ĉe Vindozo XP:

Per tio la unua programa ekzemplo nun devie de Kernigen kaj Ritĉi [1988KR] estas programo, kio eldonas ne al la ekrano, sed nur en dosieron. Ĉi tie ofertas sin programo, kio listigas la defaŭltoŝaltilojn de la kompilero.

Programaj protokoloj analoge al la loglibro de ŝipiro nomiĝas Angle logdosieroj kaj finiĝas per .log. Tiaj protokoloj ankaŭ ebliĝas, kiam la uzanto de programo faras multon per la muso. La protokola dosiero kontraŭe al la klavaro kaj al la ekrano komence de la programo ne malfermiĝas aŭtomate, sed unue estu malfermita kaj tiam surskribita. Vindozo organiĝas tiel, ke la klavaro kaj la ekrano por C-programoj aŭtomate malfermiĝis en la teksta modo kaj per tio depende de la Vindoza versio ne povas prilabori Unikodajn literojn, se la programo ne uzas laŭaj Vindozaj funkcioj:

Pro tio ke povas esti, ke la protokola dosiero ekzistas kaj antaŭgardiĝas per skriboprotekto, la programanto devas kontroli, ĉu la almetado de sia protokola dosiero estis sukcesa. Per la programa fino aŭtomate ankaŭ ĉiuj malfermitaj dosieroj fermiĝas. Tamen valoras la penon fermi fine ankaŭ la protokolan dosieron eksplicite.

Ĉi tiu procedo nun prezentu

  1. unue kun 7-bita ASCII,
  2. tiam kun 8-bita ASCII
  3. kaj poste kun 16-bita Unikodo.

Bibliografio (sekvonta kontribuo) Enhavo Historia problemo (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung