brcc32.exe

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

La esenca kompilero de propraj Vindozo-ĉirkaŭejoj kun la deklaro, kiel kiaj muso-signaloj ĉe kia loko de la ekrano estas transformendaj, jen la versio por la 32-bita arkitekturo. Ĉi tiu ebleco precipe fariĝas interesa, kiam lanĉi propran Vindozo-aplikon jam estis sukcesa.

La eblaj agordoparametroj per voko (kun aŭ sen argumento -?)

brcc32.exe
troviĝas, ĉe kio la Esperanta traduko de la respondo estas jene:
Borland ĉirkaŭeja kompilero versio 5.20
Kopirajto © 1990, 1997 Borland Internacia. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Voko: brcc32 [opcioj ...] [dosieronomo]
Opcioj, kioj signiĝis per '*', estas komencaj defaŭltoj.

@<dosieronomo> elprenu instrukciojn el la ordonodosiero <dosieronomo>
-r (ignoru ĉi tie kaŭze de la konkordeco)
-16 produktu ĉirkaŭejodosieron .res kun konkordeco por 16-bita Vindozo
-32* produktu ĉirkaŭejodosieron .res kun konkordeco por 32-bita Vindozo
-fodosieronomo metu dosieronomon por la eldono
-v komentanta
-ipado metu padon por inkludadoj
-dnomo[=teksto] difinu makroo-mallongigon #difinu
-x ignoru ĉirkaŭejan variablon "inkludadoj"
-m ebligu provizon kun Unikodaj literoj
-cnnnn metu kodadotabelon nnnn kiel defaŭlto
-lxxxx metu lingvon xxxx kiel defaŭlto
-31 produktu 16-bitan ĉirkaŭejodosieron .res kun konkordeco por Vindozo 3.1
-w32 produktu 16-bitan ĉirkaŭejodosieron .res kun konkordeco por Vindozo 95
-? aŭ -h montru ĉi tiun informon

Ĉu en la kadro de traduko de ĉi tiu programo en aliajn lingvojn ankaŭ ĉiuj literoj por la opcioj estas kune tradukenda, povas diskutiĝi.

La sekvonta voko ŝajnas esti sencoplena por uzi la Unikodajn ŝargajn tiparojn en tekstoprogramo:

brcc32.exe -v -m -c1252 tiparo.rc

La bindado de la per tio produktita ĉirkaŭejodosiero tiparo.res funkcias per transdoni ĝin kiel la lasta argumento al la bindilo (linker).

Antaŭ ol iu skribas proprajn dosierojn *.rc, valoras unue formuli la muntodosierojn por la transdono al make.exe por la kunliveradaj ekzemploj de Borland C++ 5.02. Ĉi tiuj muntodosieroj eble funkcias ankaŭ kun Borland C++ 5.5.1.

implib.exe (sekvonta kontribuo) Enhavo bcw.exe (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung