Iloj

Verkinto: (Norberto) Sudlando, Aalen, Germanujo

Antaŭ ol metiisto komencas sian laboron, li devas disponi pri konvenaj iloj. Ankaŭ la programado estas metio.

La iloj de Borland C++ 5 ankaŭ jam ekzistas ĉe Turbo C 2.0 kun la samaj nomoj kaj iafoje pli bonaj estas klarigitaj en la uzula manlibro de Turbo C 2.0, [1989Schä] ol en Borland C++ 5 – la kompendio, [1997Lou]. La avantaĝo nun estas, ke ĉe Borland C++ 5 la iloj pliboniĝis, la malavantaĝo estas nur pli malbona dokumentado, kio per tio estu postfarata laŭ ebleco.

La sekvontaj iloj estas disponeblaj ĉe Borland C++ 5, ĉe kio jen la listo reduktiĝis ad la bezonataj helpoj de la 32-bita programado kaj povas kompletiĝi kie bezonata per ĉiuj iloj, kioj eĉ pli malbonaj estas dokumentaditaj:

  1. cpp32.exe:
    Antaŭtraktilo, kio rapide montras, kion la multoble interligataj makroo-mallongigoj per adekvataj regulantaj parametroj efektive atingas.
  2. tlib.exe:
    Programo por ŝanĝi bibliotekojn, kio ankaŭ listigas la funkcionomojn enhavantajn en ekzistanta biblioteko.
    Kompletita traduko de Borland C++ 5 en aliajn lingvojn minimume estu trovinta taŭgan nocion por ĉio el ĉi tiuj funkcionomoj. Ĉe estontaj iloj de ĉi tiu speco ŝaltilo estus esenca, kio ankaŭ listigas ĉiujn funkcioparametrojn laŭ la ANSI normo kaj per tio faciligas la propran konstruon de kompreneblaj kapodosieroj, plej bone tuj ankaŭ por funkcionomoj kun plivastigitaj literokodadoj (8, 16 kaj pli da bitoj).
  3. grep.com:
    Serĉadoprogramo en fontotekstoj, kio bezonas plivastigon por Unikodo kaj per tio estas programanta tasko dum la enirejo.
  4. bcc32.exe:
    La esenca kompilero, jen la versio por 32-bitaj arkitekturoj, kio ankaŭ faras propran vokon de la antaŭtraktilo, per tio eĉ makroo-mallongigoj estas tradukeblaj el alia lingvo en tradician C-on kaj reen.
  5. ilink32.exe:
    La esenca bindilo, jen la versio por 32-bitaj arkitekturoj, kio kompletigas la programon en plenumeblan formon.
  6. wildargs.obj:
    Tradukita modulo, kio ebligas la novan programon ricevi parametrojn per la ĵokero-signo '*' kaj per tio aŭtomate enmetas ĉiujn dorieronomojn, kioj por tio troviĝas en la aktuala serĉadopado.
    Ĉi tiu modulo estas bindebla dume la bindado aŭ aldonebla al normobiblioteko per helpo de tlib. Tial ke ankaŭ ekzistas kalkuladoprogramoj, kioj estas perturbataj per dosierogrupo en la vokoparametroj, la verkinto rekomendas aldoni ĉi tiun modulon nur en kazo de bezono kaj faciligi ĉi tiun aldonon per opcio de estontaj kompileroj kaj bindiloj. La ĵokero-ebleco ekzistas nur por programoj, kioj komencas per tekstofenestro aŭ kioj eldemandas la vokoparametrojn _argv aŭ respektive _wargv ankaŭ sen transdonado en la precipa funkcio.
  7. make.exe:
    Ilo por organizi ankaŭ komplikajn programogenezojn sekure kaj transparente por ĉiuj partoprenantaj programistoj. Enhave ĝi estas plivastigita skriptotransformo, do ne nur por konstrui programojn. Longtempe tia programo estu ebla transformi ankaŭ dosieronomojn en Unikodaj kodadoj.
  8. td32.exe:
    La grava Turbo eraroserĉilo (debugger) por serĉi erarojn en programoj kaj teknikaj ŝaltaroj, do por rapide kaj sekure trovi eble plej multajn programoerarojn. Plivastigo al fontotekstoj en Unikodaj kodadoj rekomendiĝas por estontaj iloj de ĉi tiu speco.
  9. bcw.exe:
    La programara metiejo (IDE) en la grafika reĝimo, ĉe kio ekde Vindozo 95 ĝis Vindozo XP estas alireblaj, altvaloraj kaj tamen nefinitaj priskriboj de la apartaj funkcioj kaj eblecoj el la tiama vido de Borland. Por la novtekstigo de la jen komencata dokumentado ankaŭ el la licencojura vido estas malpermesata nur traduki la tekstojn, kiam la unua vendo de ĉi tiu programo ne jam estis 25 jaroj antaŭe.
  10. brcc32.exe:
    La esenca kompilero de propraj Vindozo-ĉirkaŭejoj kun la deklaro, kiel kiaj muso-signaloj ĉe kia loko de la ekrano estas transformendaj, jen la versio por la 32-bita arkitekturo. Ĉi tiu ebleco precipe fariĝas interesa, kiam lanĉi propran Vindozo-aplikon jam estis sukcesa.
  11. implib.exe:
    La ilo por produkti importobibliotekon al dinamika referencobiblioteko (DLL), ke la funkcioj estas korekte vokeblaj per plenumebla programo. Ĉi tiu ebleco precipe interesiĝas, kiam ĉiam ree la samaj funkcioj bezoniĝas en diversaj programoj, kioj sinsekve ekprenas.
  12. impdef.exe:
    La ilo por determini kaj mallongigi kiel bezonata la enhavon de biblioteko aŭ importobiblioteko. Ĉi tiu ebleco precipe interesiĝas, kiam programo fariĝis tro granda.
Ankaŭ tiaj iloj bezonas longtempe la tradukon en aliajn lingvojn kaj skribosistemojn por faciligi la programado sen kono de la Angla.

cpp32.exe (sekvonta kontribuo) Enhavo (antaŭa kontribuo)
English Version Deutsche Fassung